[i]Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.[/i]
[b]Ap. 1:16[/b]
Mi estis kiel ston’, ĵetita en mallumo
De mano de Sizif’, vivanta sur monteg’,
Kaj iris tie mi, kun sonoj kaj mortuloj
Per vojoj de koler’ eternon sen lumer’.
Sed ree fajra kri’ leviĝas sub ĉielo,
Ci aŭdas ree min – dukapa ega best’
Ĉestaras antaŭ Di’, kaj liaj haroj stelaj
Tutejon, kiel ret’, fikaŝas en poŝeg’.
La tempo de reven’! Kaj de venĝilo mia!
Ĉu vidas, mondo, min? Ĉu vidas, malamik’?
Ti’ venas cia fin’, varmega kaj soifa.
Templeto cia nun ne povas diri pacon,
Kuraĉu de la vent’, cin savu de l’diid’ –
Li longe en enfern’ atendis tian tagon.
22-23.06.22
* Lumer` = lumo+er;
** Ĉestaras = Ĉe+stari;
*** Tutejo = tuto+ej;
**** Venĝilo = venĝo+il;
***** Ti` = tio;
****** l`diid` = la dio+id;
àäðåñà: https://www.poetryclub.com.ua/getpoem.php?id=951251
Ðóáðèêà: Ëèðèêà ëþáâè
äàòà íàäõîäæåííÿ 23.06.2022
àâòîð: Äåôëîðàòîð